Post lernado en Jyväskylä mi studis en departamento pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikado en universitato de Tampere (informoj en la finna kaj angla) de 1985 ĝis 1993. Mi havas ankaŭ 13-monatan sperton kiel ĵurnalisto. Kiam mi iĝis magistro pri sociaj sciencoj mi konstatis, ke mi estas senlabora kaj ĝuste tiam ne estis grandaj eblecoj trovi laboron. Post unujara senlaborado (legu: esperanta agado kaj libervola studado) telefonis al mi profesoro el universitato kaj petis min labori en la departamento (vidu ĝian hejmpaĝon en la finna aŭ la angla). La unua periodo iĝis duonjara danke al subvencio por dungi senlaborulojn.
Poste mi partoprenis diversajn esplorprojektojn kaj estis inter ili mallonge senlabora (i.a. por pretigi la Universalan Kongreson en Tampereo 1995). En 1996 kaj 1997 mi laboris kiel libera esploristo per stipendio de Finna kultura fondaĵo. Informoj pri ĝi en la finna jene. Ankaŭ Emil Aaltonen fondaĵo kaj Universitato de Tampere subtenis mian sciencan laboron.Mi laboris ankaŭ en projektoj, kiujn financis Akademio de Finnlando, unu el la ĉefaj financantoj de scienca esplorado en Finnlando. En 2003 mi laboris en projekto financita de Eŭropa Unio por altigi la sendependecon de regionaj ĵurnalistoj en Ruslando. Ene de tiu projekto mi vizitis kvin regionojn de Jaroslavl ĝis Novosibirsk.
Mia doktora disertacio estis kontrolata la 5-an de oktobro 2002. Vidu la apartan paĝon. La disertacio havas ankaŭ esperantan resumon.
En 2004-2005 mi laboris en la Centro por altkvalita socia esplorado de la sama universitato (UTACAS). Mi daŭre interesiĝas pri Ruslando, novaĵ-fluoj kaj la rolo de amaskomunikiloj en la socio, sed pli kaj pli komencas interesiĝi pri esperantologio, i.a. pri historio de Esperanto-movado kaj sociologio de Esperantujo.
AĆtune 2005 mi revenis al mia departamento kaj nun laboras en esplorprojekto
financita de Akademio de Finnlando kaj esploras Ruslandan gazetaron. En 2007
mi ricevis unujaran esplorpostenon en Aleksanteri-Instituto en Universitato de
Helsinki kaj post nova konkurso tiu posteno estis plilongigita per kromaj tri
jaroj en 2008.
Mi estas unu el malmultaj fakuloj pri Ruslando en mia departamento kaj unu el tre malmultaj fakuloj pri Ruslanda gazetaro en la tuta Finnlando (por ne diri en la tuta mondo ekster Rusio mem). Vi povas vidi ankaŭ la liston de miaj
sciencaj
artikoloj kaj verkoj (en la finna kaj la angla).
Apud la profesiaj devoj mi akceptis prezidantecon de Esperanto-Asocio de Finnlando en 1994, kiam mi kredis ke mi estus longe senlabora kaj havus tempon por tio. La malo realiĝis kaj finfine mi sukcesis transdoni la postenon al alia persono en 1998 sed tamen ne liberiĝis plene: mi fariĝis vicprezidanto. Fine, en 2000 mi fariĝis simpla aktiva membro (tamen ne tute; nun mi faras retpaĝojn de la asocio kaj membras en historia laborgrupo). Mi ankaŭ redaktis la organon de la asocio de 1989 ĝis 1996. Miaj nuntempaj esperantaj aktivado inkluzivas informadon kaj tradukadon, i.a. mi ricevis honoran mencion en Liro-2003 en branĉo tradukado el la rusa. Mi verkas ankaŭ finnlingvan libron pri esperanto, kiu devus aperi antaŭ 2007, kiam EAF fariĝos centjara. Mi estas ankaŭ komitatano B de UEA kaj komisiito pri informado.
Miaj aliaj libertempaj aktivadoj inkluzivas sportumadon (kurado, skiado, ktp), legadon (apud profesia literaturo), lernadon de lingvoj (nuntempe ekzemple la japanan) kaj turismadon (parte ankaŭ ĝi estas profesia aŭ esperanta).
Mia esperanta retpoŝta adreso estas:
jukka.p ĉe esperanto.fi
Revenu al mia ĉefa paĝo