Jukka Pietiläinen: en pdf-formato
The Regional Newspaper in Post-Soviet Russia
Society, Press and Journalism in the Republic of Karelia 1985-2001Resumo en Esperanto
Tiu ĉi studo esploras ŝanĝojn kiuj okazis en la rusa gazetaro dum la politikaj reformoj fine de la 1980-aj jaroj kaj post la kolapso de la soveta sistemo. La fokuso de la studo estas sur la regiona nivelo kaj ĝi uzas la respublikon Karelio kiel kazon.
Post la kolapso de la soveta sistemo kolapsis ankaŭ la antaŭa gazetara strukturo, en kiu la dominan rolon havis la tutlanda gazetaro. La regionaj gazetoj, kiuj konservis pli bone sian cirkuladon fariĝis la plej grava parto de la gazetaro. Sur la regiona nivelo formiĝis novtipa konkurenco inter gazetoj kaj gazetara plureco. Ekzemple, en Karelio la nombro de ruslingvaj regionaj gazetoj kreskis de du ĝis 11 kaj la nombro de gazetoj en la finna aŭ la karela de unu ĝis tri. Simila evoluo okazis ankaŭ en aliaj regionoj.
Teorie la studo baziĝas al la ideo, ke Sovetio estis nekomplete, false, moderna kaj ĝiaj modernaj trajtoj (kiel amasa uzo de amaskomunikiloj) estis parte supraĵaj ritoj kies moderniga influo estis malhelpata de antaŭmodernaj sociaj obstakloj. Unu el la kialoj malantaŭ la kolapso de la soveta sistemo estis, ke la stranga, nekompleta moderniĝo de la soveta epoko ne povis rezisti premojn kaŭzitajn de tiu sama moderniĝo. Post la kolapso de la soveta sistemo nova ciklo de moderniĝo komenciĝis kvankam la kolapso de la ekonomio kaj de la truditaj formoj de moderniĝo fortigis ankaŭ la tradiciajn ecojn de la socio.
Amaskomunikiloj havis gravan rolon en la kolapso de la soveta sistemo kaj tiu ĉi studo emfazas ke ne nur la informo mem sed ankaŭ la maniero en kiu la komunikiloj prezentis tiujn informojn gravis en la diskreditiĝo de la antaŭa sistemo. Sekvante la sovetan tradicion de partopreno en la konstruado de la socio kaj donante spacon al diversaj opinioj (kio tamen ne estis realigita en Sovetio antaŭ 1985), la gazetaro fakte partoprenis en la malkonstruoado de la socia sistemo kiu ne kapablis ensorbi malkonsentajn kaj konfliktajn opiniojn. Paradokse, se la soveta ĵurnalistiko estus funkcianta laŭ la okcidenta ĵurnalisma praktiko, en kiu la informoj estas prezentataj en maniero, kiu lasas la publikon kiel spektantojn, ekster la politika procezo, la kolapso de la soveta sistemo estus eble okazinta malpli abrupte.
En Sovetunio propra sfero de ĵurnalismo ne kapablis evolui ĉar ĵurnalistiko estis aldona parto de la literatura kaj politika sferoj. En la post-sovetaj kondiĉoj la eblecoj por la evoluo de tiu sfero estas pli bonaj sed en multaj aliaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo la okcident-tipa moderna gazeto kaj ĵurnalistiko evoluis pli rapide. Unu el la kialoj estas, ke Ruslando ĝis nun restis grandparte ekster signifaj okcidentaj investoj en la amaskomunikilojn. En aliaj landoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo investoj kunportis eksterlandajn formatojn kaj modelojn por produkti ĵurnalismon. Krome Ruslando havas pli longan tradicion de propraj formoj de ĵurnalismo, kiuj ne malaperas rapide.
Ankaŭ la problemoj en la evoluo de civila socio kaj politika sistemo havas influon: ĵurnalisma praktiko, kiu baziĝas sur citado kaj interpretado de tiuj citaĵoj el komunsenca vidpunkto povas evolui nur en kondiĉoj, kie font-organizoj kaj komentoj estas facile haveblaj kaj kie vaste akceptata, komuna vidpunkto ekzistas. Ĝis nun tiuj kondiĉoj evoluis malbone en Ruslando. Krome la malnova skolo de ĵurnalistoj opinias la akcepton de la senidentiga kaj normigita formo de ĵurnalismo kiel perdon.
La unua ĉapitro prezentas la temon de la studo kaj analizas la defion kiun la Ruslanda realo ofertas por la sociscienca esplorado.
La dua ĉapitro pritraktas teorion de moderniĝo kaj reflektas la taŭgecon de la koncepto "moderna" en sovetaj kaj rusaj kondiĉoj kaj atentas la ruslandan diskuton pri moderniĝo kiel nova baza teorio en la eksplikado de la evoluo de la ruslanda socio.
La tria ĉapitro resumas la ideojn de lastatempaj studoj pri la evoluo de ĵurnalistiko kaj ĝiajn ligojn kun la moderniĝo ĝenerale. La ĉapitro prezentas ankaŭ tiujn konceptojn kaj vidpunktojn laŭ kiuj tiu ĉi studo analizas la ruslandan ĵurnalismon.
La kvara ĉapitro resumas la evoluon de la gazetaro en Sovetio kaj la ŝanĝojn post la kolapso sur ĝenerala nivelo. La ĉapitro enhavas ankaŭ analizon de la faktoroj influantaj la evoluon de la gazetaro en diversaj regionoj. La rezultoj indikas ke la loka eldonado de gazetoj havas ligojn kun la antaŭaj tradicioj de gazet-eldonado, kun la evoluo de la civila socio kaj kun la ekonomia bonfarto.
La kvina ĉapitro atentas la evoluon de gazetaro en Petrozavodsko, ĉefurbo de Karelio, de 1985 ĝis 2001. Dum tiuj ĉi 16 jaroj la gazetaro transformiĝis de malgranda nombro da relative oftaj gazetoj (3 aŭ 6 foje semajne) al granda nombro da ĉefe semajnaj gazetoj. En tiu ĉi ĉapitro la ĉefa fokuso estas ĉe la struktura ŝanĝiĝo de la gazetaro kaj en la ŝanĝoj, kiuj okazis ĉe individuaj gazetoj.
La sesa ĉapitro prezentas la nuntempan staton de la gazetaro en Petrozavodsko. Ĝi enhavas kritikan ekzamenon de statistikaj metodoj analizantaj la konkurencon inter la gazetoj kaj proponas novajn vojojn por analizi konkurencon. Ĝi prezentas ankaŭ la srukturon de la publiko de diversaj gazetoj kaj analizas kiel la legado de tiuj gazetoj estas strukturita en novaj kondiĉoj. La ĉapitro baziĝas al intervjuoj de 508 civitanoj en Petrozavodsko en februaro 2000. La tasko de tiu ĉi ĉapitro estas ankaŭ testi diversajn statistikajn metodojn en la analizo de gazetlegado. La rezultoj indikas ke la publiko estas klare dividita surbaze de la aĝo (la maljunuloj legas malnovajn gazetojn, dum la junuloj ĉefe legas nur la novajn) kaj parte surbaze de la sekso. Skandalemaj, opoziciaj gazetoj pruviĝis la plej populara kaj sukcesa tipo de gazetoj, dum la malnovaj "kvalitaj", elit-orientitaj gazetoj altiras nur malgrandan parton de la legantaro. La divido surbaze de socia klaso ne estas same klara kiel ekzemple en Britio.
La sepa ĉapitro prezentas empirian analizon de la ĵurnalistiko en du gazetoj, unu publikigita en la rusa kaj la alia en la finna de 1985 ĝis 1999. Samplo de gazetoj de du semajnoj estas kolektita de ĉiu nepara jaro. La ĉapitro prezentas la enhavon kaj ŝanĝojn en tiuj gazetoj ĝenerale, i.a. prezentante la strukturon de la gazeto kaj la fontojn de ĝiaj artikoloj.
La oka ĉapitro profundiĝas en la strukturon de ĵurnalistiko kaj kvante kaj kvalite. En la fokuso estas temoj, geografia orientiĝo kaj la tempo de la artikoloj, prezentado de la sociaj problemoj en ili kaj narativaj struktruoj de la tekstoj. La rezultoj indikas ke ĵurnalistoj akiris klaran regon super la produktado de gazetara teksto. En la soveta tempo la gazetoj estis plenigitaj per artikoloj de eksteraj aŭtoroj kaj de oficialaj tekstoj, kaj dum la mallonga periodo de glasnosto la leteroj de legantoj havis gravan rolon. Inter la tekstaj strategioj la profesia novaĵ-formo ricevis pli da populareco, kvankam plu popularas ankaŭ senkomenta monologo kaj novaĵ-formo en kiu la citata parolo estis miksita kun la komentado de la ĵurnalisto. Nur la kvanto de komplete neredaktita fremda voĉo klare perdis sian pozicion en la gazetoj.
La naŭa ĉapitro sumigas la eltrovojn kaj ligas ilin kun la moderniĝo, la evoluo de la ĵurnalisma sfero aliloke, la ĵurnalisma historio kaj la publika sfero.
Teksto de la disertacio en la angla lingvo (pdf-formato).